La blogo pro diversaj aferoj provizore paŭzas! Espereble post iom da tempo denove ĝi alportos la plej interesajn informojn pri Eŭropo!
Koran dankon pro Via pacienco!
Eŭropa Civitano
Karaj Legantoj!
Afiŝita Aprilo 15, 2013 de europacivitanoKategorioj: Raportoj
Ĉu ekstremdekstra solidareco…?
Afiŝita Aprilo 8, 2013 de europacivitanoKategorioj: Raportoj
Der Spiegel
En Berlino unu semajnon antaŭ la elektoj vekis ĝeneralan indignon la afiŝo de ekstremdekstra NPD, sur kiu estas videbla la prezidanto de la partio sidante sur sia motorbiciklo kaj la surskribo krias: “Donu gason!” Read the rest of this post »
Kiel Eŭropo povas defendi la endanĝerigitajn lingvojn?
Afiŝita Aprilo 6, 2013 de europacivitanoKategorioj: Raportoj
Se iu lingvo ne havas novajn uzantojn, parolantojn, pli-malpli frue minacos ĝin la formorto. En Eŭropo oni parolas centojn da lingvoj kaj el tiuj ĉirkaŭ 120-ojn jam minacas la formorto. Eŭropa Parlamento dezirus prilabori strategion por savi ilin. Read the rest of this post »
Offshore Leaks – 260 gigabitokoj da skandala materialo alvenis al internacia ĵurnalista organizaĵo
Afiŝita Aprilo 5, 2013 de europacivitanoKategorioj: Raportoj
Sennomaj fontoj sendis per poŝto komputilan fiksan diskon al ĵurnalista organizaĵo nomita Internacia Konsorcio de Rivelraportistaj Ĵurnalistoj(ICIJ), kiu enhavas 260 gigabitokoj grandan dateno-amason. La konfidencaj retmesaĝoj, kontraktoj, entreprenaj datenbazoj kaj ceteraj dokumentoj malkovras la mondon de impostaj paradizoj kaj por multaj famuloj -interalie eksaj ŝtatestroj- kreas malagrablan situacion. Read the rest of this post »
Hiso de unia flago akompanita per fajfado
Afiŝita Aprilo 4, 2013 de europacivitanoKategorioj: Raportoj
Solene hisis la unian flagon merkrede antaŭtagmeze en Prago Miloš Zeman ĉeĥa ŝtatestro kaj Jose Manuel Barroso prezidanto de Eŭropa Komisiono. Antaŭ tio ili kune hisis la ĉeĥan flagon. La solenan akton akompanis aplaŭdo kaj fajfado samtempe. Read the rest of this post »
La estroj de socialista kaj popolpartia frakcio parolis pri estonto de Eŭropo
Afiŝita Marto 31, 2013 de europacivitanoKategorioj: Raportoj
La 27-an de marto, estroj de la du plej grandaj frakcioj de EP, Hannes Swoboda (aŭstra, socialista) kaj Joseph Daul (franca popolpartia) en la Facebook respondis al demandoj de legantoj de europarl.europa.eu
En multaj aferoj ne, tamen en tiu ili konsentas, ke Eŭropo devas ricevi gravan rolon en la senkrizigo. Sed ankaŭ Kipro, la senkrizigo kaj la sekva EP-elektoj estis popularaj temoj. Read the rest of this post »
Startigu ribelon! – okcidentaj artistoj kontraŭ Orban
Afiŝita Marto 30, 2013 de europacivitanoKategorioj: Raportoj
Kvindek konataj kaj famaj okcidentaj artistoj kaj sciencistoj en manifesto protestas kontraŭ dekstren-tiriĝo de Hungario. Post la duba reformo de konstitucio la subskribintoj, interalie la Nobel-premiita aŭstra verkistino Elfriede Jellinek en alvoko publikigita en plej nova numero de „Theater der Zeit” postulas, ke la mondo pli forte premu al hungara registaro, kiu kun Viktor Orban ĉepinte Hungarion igas dekstraflanka reĝimo, dum kio Eŭropo silentas. Read the rest of this post »







