Vertikala arbaro en Milano
La diversaj „vivantaj muroj” kaj verdaj konstruktoj jam ne signifas novaĵojn. Sed la milana turdomo planita de Stefano Boeri sendube reprezentos novan kategorion en la biotekturo. La 27 etaĝa domparo, nomata „Bosco Verticale” t.e. Vertikala Arbaro, efektive estas miksaĵo de arbareto kaj turdomo. La plano kion elpensis la konata itala arkitekto, akademiano, kiu pli frue estis la ĉefredaktoro de arkitektura gazeto, ekzistas jam ne nur teorie. La konstruado jam ekkomenciĝis kaj intertempe akiris la 7-an etaĝon. La Financial Times skribis pri la konsrtuaĵo, ke tio estas la „plej suspensa konstruiĝanta turo”. Kaj adonis, ke post la pretiĝo, sendube tio estos la unua vertikala arbaro en la mondo.
Transformi la abundan flauron al arkitektura elemento donas multenombran avantaĝon: La „verda kovrilo filtras la aeron, la foliaro kreas agrablan mikroklimaton kaj helpas ŝpari energion. La arboj faras pli malsekan aeron, produktas oksigenon kaj alprenas la karbodioksidon, filtras la radiadon de la suno kaj malkreskigas la urban bruegon.
La arbojn oni plantas sur la terasoj elformitaj antaŭ la loĝejoj. Somere la granda foliaro funkcios kiel ombrodona tendo, sed vintre la nudaj branĝoj ne signifos malhelpon por la sunbrilo. La akvon bezonatan por akvumi la plantojn donos la rubakvo, kiu estiĝos en la loĝejoj. Krom la verdaj plantaĵoj oni ekspluatos la energion de la vento, kiu plibonigos la energetikajn indicojn.
La Verda Arbaro estas konsiderebla kiel respondo al nuntempaj urbaj problemoj, al disvastiĝo de urba vivoformo kaj al la retiriĝo de la natura medio. La arkitekto kalkulis, ke la loĝejoj estus konstruitaj ne unu sur la alia, tiam tiuj okupus el la naturo kvindek mil kvadratmetrojn. La domparo estas parto de pli granda plano, kio nomiĝas: BioMilano. La fakspertulo deziras efektivigi larĝan, verdan koridoron ĉirkaŭ la urbo, kiu ampleksus sesdek, nun forlasitan bienon, al kiuj donus novan vivon diversaj komunumoj kaj aranĝoj.
