Kiberatako kontraŭ la retpaĝo de Eŭropa Parlamento
Ĵaŭde, la 26-an de januaro, nekonatuloj paralizis por kelkaj horoj la retpaĝon de Eŭropa Parlamento. En Bruselo oni ankoraŭ ne scias, kiu okazigis la perturbon. Antaŭtagmeze komencis la atako, en kiu oni „bombardis” la retpaĝon per tiom multnombraj vizitoj, ke la servo ruiniĝis. „300mil vizitojn ni nombris en ĉiu minuto.”- diris la proparolanto en Bruselo. Pro la atako la retpaĝo fariĝis nealirebla kaj tiu ĉi stato restis ĝis la posttagmezaj horoj. Portempe oni ne konas la atakantojn, sed la anarkiista organizaĵo Grupo Anonymous pli frue (la 25-an de januaro) alŝutis filmeton al la retpaĝo de You Tube, en kiu ili minacis la Europan Parlamenton. En la mallonga filmeto ili komunikis, ke se la EP aprobas la traktaton temantan pri malpermeso de komercado de varoj falsitaj, kiu traktato ampleksas ankaŭ la severan kontroladon de la aŭtoraj rajtoj, tuŝante ankaŭ la retajn enhavojn, tiam devas alfronti la venĝon de la anarkiista grupo. Laŭ la Grupo Anonymous la aprobo de la kontrakto, limigas la liberecon de la homoj, detruas la esencon de la Interreto kaj forprenas la eblecojn de la homoj por atingi sukcesojn.
La fifama grupo jam ankaŭ pli frue plenumis atakojn kontraŭ diversaj celpunktoj. Inter la „viktimoj” troviĝas la usona FBI, serviloj de Apple, portaloj de la MasterCard, Visa kaj la PayPal kaj la eklezio Scientologio. La simbolo de la grupo estas la masko Guy Fawkes. (supre)
Guy Fawkes naskiĝis la 13-an de aprilo, en 1570 en urbo York, Anglio. Li ludis gravan rolon en la komploto kontraŭ la reĝo Jakobo la 1-a. Fine la atenco fiaskis kaj Guy Fawkes estis ekzekutita.


