Rumanio kaj Bulgario ankoraŭ ne povas aliĝi al la zono de Schengen
Verŝajne denove desapontiĝas Rumanio kaj Bulgario pro la prokrasto de la aliĝo al zono de Schengen. Tio okazas pro tio, ĉar la Eŭropa Komisiono eldonis malfavoran raporton. La du landoj jam en la pasinta jaro deziris aliĝi al la zono, kiu ebligas la liberan trafikon, sed tion plu malhelpas la adversa opinio de Nederlando. En Hago oni atendas praktikajn paŝojn de Sofio kaj Bukureŝto surterene de koruptado kaj pruvaĵojn pri tio, ke ambaŭ landoj kapablas efike defendi siajn eksterajn landlimojn. La du landojn oni povas alpreni al la zono nur kune, pro tio, se en unu lando la Eŭropa Komisiono spertas problemojn, tio malhelpas ankaŭ al alian landon.
La afero de la du landoj, oficiale ne rolis en la tagordo de la renkontiĝo de la ministroj pri internaj aferoj okazinta en Kopenhago. Tamen la problemojn troviĝantajn en la raporto de EK, oni tralikigis dum la aranĝo.
La bulgaran registaron indignigas la nederlanda starpunkto. „Ni faras nian laboron kaj laŭ la kriterioj ni defendas la eksteran limon de la zono Schengen.
Pro tio ni atendas de niaj eŭropaj partneroj kaj amikoj solidarecon kaj la observon kaj respekton de la reguloj.”- diris Roszen Plevneliev, bulgara prezidento. La estraro de Rumanio sugestas, ke la registaro nederlanda estas ostaĝo de ekstreme dekstraflanka politikisto Geert Wilders. La partio de Wilders, kiu estas konata pro sia elpaŝo kontraŭ la enmigrado, estas grava subtenanto ekstera de la registara koalicio.



